Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estis validigita

I



TRI MILIONULOJ DE SAIDUMO antaŭ kvin jaroj volis flugi al Sydney, alivorte: de Inferio al Aŭstralio, kio estas la plej longa distanco trans la Grandan Oceanon.

Ili forlasis Saidumon kun tri falŝirmistoj, kiuj por tiri la ĝeneralan atenton al la flugado, devis salti el la aeroplano super Honolulu, la ĉefurbo de la Havaja insularo, kie feliĉe sendifekte ili atingis la teron. Triope la restintaj milionuloj poste daŭrigis la flugadon. Ili elektis la nomitan longan distancon por superi aŭ bati la rekordon de Lindbergh. Tamen ili malsukcesis, ĉar super alia insularo de la Granda Oceano, insularo, kiun la trio rigardis kiel la Samoajn insulojn, je du trionoj de la tuta distanco, ili devis interrompi la vojaĝon pro difekto en la motoro.

Al unu el tiuj insuloj, nome al la rondforma insuleto Rosa, ili devis sin direkti, ĉar ĝi estis la plej apuda; sed proksimiĝinte al ĝi je distanco de kvincent metroj, ili vidis, ke ĝia aspekto ne konformiĝas al la priskriboj en la geografia vortaro, antaŭe de