Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/110

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Hart murdis la serviston, kaj ke li nun ŝarĝas sian konsciencon, se konsciencon li havas, per nova murdo, nome per oficiala murdo de la tribunalo, kiu ĵus provizore mortkondamnis ĉi tiun viron, kiu sidas tie kiel akuzito pri ĉiuj krimoj, kiujn ne li, sed la falsa Hart, tie antaŭ vi, plenumis.

Tria ekbolo, sed pli granda ol la du antaŭaj, eksplodis en la juĝejo, kaj la prezidanto devis ripete batadi per la martelo, antaŭ ol la kvieteco revenis.

La prezidanto nun leviĝis kaj demandis al Huksli:

— Ĉu, atestanto Huksli, vi povas pruvi ĉion, kion vi ĵus diris?

Huksli respondis, ree decidvoĉe:

— Mi povas; bonvolu nur ordoni tiel kovri ĉiujn fenestrojn per la kurtenoj, ke la lumstrioj ne povos enpenetri, kaj mi funkciigos mian „reaperigilon”, per kiu mi pruvos ĉion, kion mi diris.

Oni aŭdis ridadon en la salono, kaj la prezidanto mirigite demandis:

— Vi do ne filmis la krimon?

Huksli kviete respondis:

— Mia aparato, kiun mi nomas reaperigilo, estas speco de kinoaparanto, sed ĝi diferencas de ĝi en la ĉefa afero. La aparato en la teatroj montras la bildojn de tiuj aferoj, kiuj okazis en la momento de la filmado. Sed mia aparato, male, povas fotografi ĉion, kio antaŭ longa tempo okazis. Kiam mi funkciigis mian aparaton, tiam la murdo jam estis okazinta, same kiel ĉio, kion mi nun montras al vi. Mi nun ne klarigos tion pli detale; rigardu mem kaj vi vidos, ke mi ne fantazias, ne rakontas fabelon, sed nur faktojn.

— Kie do estas tiu mirakla aparato? — iomete moke demandis la prezidanto.

Ree oni aŭdis ridadon en la salono, tamen Huksli ne atentis tion; li malfermis kofreton, elprenis elŝoveblan piedestalon aŭ tripiedon kaj starigis sur ĝi la aparaton; poste li trankvile diris: