Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/114

Ĉi tiu paĝo estis validigita

kompanio kaj pri eventuala ŝipopereo, kiu kaŭzas altegan profiton al la ŝipoposedantoj, kaj al la pereigantoj.

Mi jam antaŭe aŭdis, ke ofte oni intence pereigis malnovajn ŝipojn, por akiri la altan asekursumon, kiu ĉiam superas la valoron de la ŝipo. Suspektante, ke mia kapitano kaj lia oficiro intencis havigi al si grandan rekompencon per la pereigo de la ŝipo, mi atente aŭskultis kaj baldaŭ sciiĝis, ke vere la duo intencis pereigi la ŝipon inter la insulo Tasmanio kaj Aŭstralio, nome apud Melburno, la plej suda urbo de Viktorio. Mi ne sciis, kie situas tiu urbo, sed memoras, ke la kapitano ĝin nomis.

Supozante, ke tiu pereigo de ŝipo ĉiam estas danĝera entrepreno por la maristoj, mi deziris jam forlasi la ŝipon antaŭ ol ĝi atingis tiun urbon, sed kiel? Mi sciis nenion pri la insuloj inter Saidumo kaj Aŭstralio, nek ĉu la ŝipo albordiĝos ie ĉe unu el tiuj insuloj; tial mi maltrankviliĝis kaj ofte pensis pri la danĝero, kiu eble minacos min post kelkaj tagoj. Feliĉe baldaŭ prezentiĝis al mi la okazo forlasi la ŝipon jam ĉe la insulo Oahu, sur kiu situas la urbo Honolulu. Unu el la pasaĝeroj, kiu kunvojaĝis ĝis tiu urbo, estis aviadisto. Li havis kontrakton kun flugmaŝina fabrikanto en Honolulu por fari kelkajn flugojn per aeroplanoj faritaj de tiu fabrikanto.

Dum tiuj flugoj falŝirmiloj devis esti uzataj por montri ilian taŭgecon. La pasaĝeron proponis al mi akompani lin dum la flugoj kaj ĉe tiuj okazoj esti lia falŝirmisto. Li certigis, ke salto kun falŝirmilo tute ne estas danĝera, se oni nur lerte kaj atente manipulas la ŝirmilon. Opiniante, ke ŝipopereo estas pli danĝera ol manipuli falŝirmilon, mi decidis fariĝi lia kunvojaĝanto, kaj ni interkonsentis, ke mi albordiĝos kun li apud Honolulu.

Neatendite mi do fariĝis falŝirmil-saltisto, kaj tiu nova ofico havigis al mi tiel strangajn sekvojn, ke mi detale devas rakonti ilin.

Albordiĝinte apud Honolulu, mi iris kun mia kunvojaĝanto en