de mia ŝarĝo kaj denove rigardis la virojn ĉirkaŭ mi. Ili tenis mian ŝirmilon ankoraŭ en la manoj kaj kurbigante min, mi rampis de sub la brakoj de du el la ruĝhaŭtuloj por forkuri, sed estante certa, ke tio estas neebla, mi haltis, restis staranta kaj atendis, kion oni faros kun mi.
La insulanoj ellasis la falŝirmilon, kaj rapide, kiel la fulmo, ree ĉirkaŭis min.
En Saidumo mi antaŭ monatoj ĉeestis la diservon en unu el la preĝejoj, kaj mi aŭdis tiam, ke la pastro predikis pri la diablo. Subite mi memoris tiun predikon kaj speciale la imagon, kiun tiam mi ricevis pri tiu infera estaĵo. Mi mem kredis min ĉirkaŭita de aro de tiaj diabloj kaj jam kredis min tuj murdota, sed post kelka tempo iĝis al mi klare, ke mia vivo provizore tute ne estas en danĝero. La ruĝhaŭtuloj komencis dancadi ĉirkaŭ mi, dum ili reciproke sin tenis je la manoj, formante tiamaniere rondon en kies mezo mi staris!
Dancinte kelkajn momentojn kaj eligante la plej strangajn kriojn, ili fine rompis la ĉenon, se ĉeno mi povas nomi tiun rondon, kaj unu el la dancintoj, eble la ĉefo, venis al mi, nudigis mian bruston kaj atente aŭskultis la batadon de mia koro, dum la aliaj insulanoj kun streĉita atento min rigardis. Aŭskultinte sufiĉe longe, la ĉefo etendis ambaŭ brakojn al la suno kaj laŭte ekkriis kelkajn por mi nekompreneblajn vortojn, inter kiuj ripete mi distingis la vorton „inka”, kiun la aliaj ruĝhaŭtuloj laŭtvoĉe ripetis.
Post tiu ripetita krio la sintenado de la sovaĝuloj iĝis tute alia. Ili montris signon de granda ĝojo, salutis min per strangaj gestoj kaj poste du el ili levis min sur la ŝultrojn kaj la tuta aro kun mi en la fronto, ekmarŝis antaŭen renkonte al la tuta insula popolo, kunigita en angulo de la tendaro.
Le ĉefo alparolis la popolon, kaj kvankam mi komprenis nenion el lia parolado, mi konkludis, ke oni elektis min inkao de la insulo.