Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/118

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Tiam mi tute ne sciis, kion signifas tiu titolo, sed post kian mi loĝis unu jaron inter miaj subuloj, ĉio iĝis al mi klara.

Vidante min kvazaŭ fali el la ĉielo, aŭ el la suno, la indiĝenoj opiniis, ke mi estas unu el la hispanaj generaloj, kiuj post la malkovro de Ameriko konkeris Meksiklandon, kaj post sia morto supreniris al la suno kaj nun revenis por regi super ili. Hazarde la antaŭa inkao mortis antaŭ kelkaj tagoj, pro kio la trono iĝis vakanta. Tial mi estis salutata kiel bonvena posteulo de la mortinto, kaj subite mi vidis min de simpla falŝirm-saltanto rangaltigita kiel inkao de insulo en la Granda Oceano.

Poste mi sciiĝis plu, ke la indiĝenoj, inter kiuj mi nun vivis, estas idoj aŭ posteuloj de granda aro de aztekoj, kiuj pro la severa traktado de la hispanoj elmigris, por serĉi aliloke novan patrujon. Post longa migrado en multaj boatoj sur la maro ili fine albordiĝis ĉe ĉi tiu insulo, kiun de tiu tempo ili nomis Nova Teksupa.

Mi do estis inkao Unu-sep-du Unua de Nova Teksupa, aŭ simple inkao Petro Unua; tiun titolon mi en la komenco trovis iom ridinda, sed poste mi fieris pro ĝi. Kvankam mia popolo aspektis kiel diablaro, mi devas konfesi, ke ĝi estis la plej bonkora, kiun mi povus nur deziri.

Post la parolado de la ĉefo oni foriris kun mi de la kabanoj, portis min plu tra la arbaro kaj post marŝo de kelkaj minutoj haltis antaŭ senarba spaco, kie staris nur unu alta, granda kabano: la palaco de la inkao.

Oni portis min en la palacon kaj singarde sidigis sur specon de trono: alta larĝa benko, super kiu etendiĝis baldakeno el folioj kaj papagoplumoj.

Nur deko el miaj novaj subuloj, eble la plej eminentaj, sekvis miajn portantojn en ĉi tiun mian novan loĝejon. Ĝi tre plaĉis al mi, ĉar ĉio en ĝia interno estis oportune aranĝita, kaj la tuta ĉirkaŭaĵo estis belege ornamita. La muroj konsistis el longaj palisoj kaj arbofolioj, lerte kunigitaj. Tiel dense estis kun-