Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/119

Ĉi tiu paĝo estis validigita

plektitaj la folioj, ke la tuto ŝajnis esti nature faritaj muroj, sur kiuj brilis floroj ĉiukoloraj. Tie kaj tie inter la folioj mi vidis mallongajn elstarantajn bastonetojn, sur kiuj sidis kaj kriadis la plej belaj papagoj. Post mia alveno ili kvazaŭ por amuzi min flugis de bastoneto al bastoneto kaj faris la imageblajn plej strangajn movojn.

Ĉio ŝajnis al mi rava sonĝo, sed sonĝo ĝi ne estis; mi vere sidis sur mia trono en tiu tera paradizo, kaj antaŭ mi staris miaj fidelaj ruĝaj subuloj, kiuj faris sian eblon por plenumi miajn dezirojn.

Kredante, ke mi ĵus faris longan vojaĝon de la suno al ilia insulo, kaj ke mi nepre estas tre soifa kaj malsata, ili oferis al mi la plej dolĉajn trinkaĵojn kaj manĝaĵojn.

Unuj venis kun pladoj, sur kiuj staris tasoj kun oranĝosuko aŭ kokoslakto, aliaj proponis fruktojn, kiujn antaŭe mi neniam vidis kaj kies ekziston mi tute ne imagis; aliaj karesadis al mi la vangojn kaj tuŝetadis al lokon sur mia brusto, kie ili povis senti la batadon de mia koro, kaj aŭdante ĝin batadi, la bonuloj eligis ĝojajn krietojn kaj levis supren la okulojn, el kio mi komprenis, ke mia koro iel havas aferon kun ilia dio, la suno.

Kiam mi estis trinkinta kaj manĝinta, la insulanoj foriris de mi kaj malproksimiĝante dorsdirekte de mia trono, ili forlasis la palacon, lasante min tie feliĉa kaj fiera pro la scio, ke mi estas inkao de tiuj diable malbelaj sed anĝele bonkoraj homoj, la posteuloj de la lando, kie antaŭ jarcentoj regis ankoraŭ pli famaj inkaoj, ol kia iam mi estos.

Min fierigis ankaŭ la penso, ke ili rigardis min antaŭa hispano, veninta el la suno por nun fari sian eblon regi juste kaj igi ĉi tiun naivan popolon feliĉa kaj prospera.

Mi do tie sidis tute sola kaj ĉirkaŭrigardis.

La papagoj flugis tien kaj reen, kriadis raŭke, sed iliaj kriegoj sonis agrable en miajn orelojn, ĉar ili rompis la silenton, kia regis en la tuta ĉirkaŭaĵo.