Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/124

Ĉi tiu paĝo estis validigita

subulojn, kiuj ĉiam tre ĝojis pro la honoro, kiun per mia vizito mi montris al ili. Tuj post mia eniro en iliajn kabanojn, ili sidigis min sur la honorlokon kaj proponis trinkaĵojn kaj manĝaĵojn, kaj la plej granda honoro, kiun ili ĝuis, estis, ke per la mano ili povis tuŝi mian bruston, tio estas: tiun lokon, sub kiu batas mia koro.

Iun posttagmezon mi eniris en la kabanon de mia instruisto. Li tre ĝojis, sidigis min kaj post kiam mi parolis kelkan tempon kun li, Klakarl diris, ke li havas specialan peton por fari al mi; li nome volis demandi, ĉu ne estas eble, ke mi faru el li ian eminentulon, tio estas: ĉu mi ne povus doni al li la titolon, kiun havis ankaŭ la ministroj, por ke estonte la insulanoj ne plu nomu lin Klakarl, sed la cino Klakarl aŭ Klakarlcin.

Mi respondis, ke eble mi povus plenumi lian deziron kaj ke mi parolos pri tio kun la ministroj.

— Ho — diris li, — tion ne faru, ĉar laŭ la leĝo nur tri cinoj povas estis sur la insulo, kaj la ministroj ja ne konsentus abdiki, por fari plezuron al la instruisto de la inkao. Estas nur unu rimedo elekti min aŭ elektigi min cino, — diris li, — nome ke unu el la aliaj cinoj aŭ unu el la ministroj malaperu.

Tion dirante, li mistere rigardis min kaj poste la pordon, ĉar iu povus stari apud ĝi por subaŭskulti nian interparolon.

Mi estis mirigita pro la stranga respondo de mia instruisto, kiu tiel arde sopiris al titolo, sed li certigis, ke ankaŭ la aliaj ministroj akiris ĝin en la sama maniero.

Mi petis klarigon, kaj Klakarl diris, ke antaŭ du jaroj subite malaperis la ministro Maksiksocin, kiu poste estis anstataŭigita de Ikstilmocin.

Mi demandis, kiel tiu ministro malaperis, kaj Klakarl respondis tre kviete:

— La elstarantaj rokoj ĉe la norda parto de la insulo estas altaj kaj unu puŝego sufiĉas por faligi de sur ili tiun, kiu devas malaperi.