Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/133

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Mi volis eliri, sed gardistoj repuŝis min en la kabanon; mi do estis malliberulo!…

Ree mi sidiĝis, atendante kaj cerbumante pri savrimedoj…

Tiel mi sidis ĝis tagmezo, kiam subite ideo trakuris mian kapon.

Mia espero revenis, kvankam ĝi estis nur malgranda.

Mi prenis mian falŝirmilon, kiu kunvolvita kuŝis sub mia trono; mi ĝin ligis sur mian dorson. Mi havis miajn planojn. Ĉiukaze estis pli boni droni en la maro, ol esti buĉata de ruĝhaŭta ĉefpastro. Mia falŝirmilo malhelpos tro rapidan falon en la ondojn. Ree mi atendis, ĝis la ministroj venis en la kabanon. Ili signodonis al mi sekvi ilin, kaj mi obeis, ĉar malobei estus io neebla. Inter du densaj homamasoj ni iris sur la vojo al la alta roko; poste iris la tuta popolo de la insulo… kaj baldaŭ ĉiuj miaj subuloj staris ĉirkaŭ la oferŝtono por atendi la spektaklon, kiun jam tiel longe ili sopiris.

Flanke de la oferŝtono staris abomena idolo, ankaŭ tien trenita, verŝajne pli frue ol la oferŝtono, ĉar pri ĝia transportado mi antaŭe nenion rimarkis. La ministroj atente rigardis al la suno por vidi, ĉu ĝi atingas sian plej altan lokon sur la ĉielo. Nur tiam mi estos ĵetata sur la oferŝtonon, kie kvar viroj firme min tenos, dum la ĉefpastro plenumos sian abomenan laboron.

Li jam nudigis sian brakon kaj en lia dekstra mano mi vidis la akran ŝtonon, per kiu li malfermos mian bruston.

La suno ankoraŭ ne atingis sian plej altan lokon, kaj mi kaptis la okazon por ekagi.

La ruĝhaŭtuloj ne tenis min plu ĉe la brako, kaj mi staris libera. Subite mi komencis dancadi…, ĉiuj kun miro min rigardis.

Mi dancadis, saltadis tiel alte, ke mi ĵaluzigis eĉ mian instruiston. Mi saltis kaj dancis tien kaj reen, ĉirkaŭ la idolo kaj poste ĉirkaŭ la oferŝtono. Mi agis kvazaŭ mi kiel estinta sunido per mia dancado honorus kaj salutus mian patrinon, la