Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/136

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Dirinte tion, li forlasis la kunven-kabanon kaj ĉiuj lin sekvis, la insulanoj por dormi kaj la fremduloj kun la civilizitaj insulanoj por rigardi la maron kaj por priparoli la impreson, kiun kaŭzis la aventuroj de Petro, la forkurinta inkao Unu-sep-du Unua de Nova Teksupa.