ili venis sur la insulon. Verŝajne li pensis, ke ili por tio uzis iun gigantan birdon, ĉar parolante li imitis per la brakoj flugadon, dum el lia buŝo venis zum-sonoj kiel tiuj, kiujn li antaŭe aŭdis en la aero, kiam la giganta birdo flugis ankoraŭ super la insulo.
La situacio iĝis pli kaj pli implika, sed subite la doktoro mirigite ekkriis:
— Sed rigardu, tiuj estaĵoj ne havas okulojn!
La mistero pri la bastonoj per tio klariĝis, kaj samtempe la trio estis konvinkita troviĝi inter tute sendanĝeraj, kvankam tre strangaj homoj, pri kies ekzistado oni neniam aŭdis.
Intertempe aro de insulanoj kolektiĝis ĉirkaŭ la fremduloj, sed neniu indiĝeno ion diris, nek montris signon de timo.
Post kiam la ĉefo de la insulanoj sufiĉe pripalpis la fremdulojn, li iris al la aeroplano, pripalpis ankaŭ ĝin kaj sentinte, ke la birdego ne havas plumojn, sed estas malmola glata objekto, li ekparolis al siaj saminsulanoj. Farinte tion li reiris al la piloto, alkaptis ties brakon kaj kvazaŭ invitis lin per gestoj iri kun li en la grandan kabanon.
Timante plu nenion, la piloto cedis al la invito kaj sekvate de la du aliaj aviadistoj, la kvar eniris.
Interne de la kabano regis preskaŭ absoluta mallumo post kiam la ĉefo fermis post si la pordon; tial la doktoro ree ĝin malfermis kaj tiam malforta lumo kabapligis la fremdulojn vidi, ke en la fundo kaj tute laŭ la longo de la konstruaĵo staris kelkaj benkvicoj, dum granda spaco restis libera inter ili kaj la pordo.
La ĉefo eksidis sur la plej antaŭa benkvico kaj geste invitis siajn gastojn sekvi lian ekzemplon. Kiam ĉiuj sidis, la ĉefo ree komencis paroli kaj per gestoj kvazaŭ komprenigis, ke la gastoj estas bonvenaj. Poste li laŭte kunfrapis la manojn kaj tra la pordokadro venis insulano, al kiu li ordonis ion.
La inferianoj pacience, scivole atendis kelkan tempon, supozante, ke la foririnto baldaŭ revenos, kaj la piloto diris al la doktoro: