Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/141

Ĉi tiu paĝo estis validigita

dolarojn por feliĉigi vin kaj nun restas al mi ne pli ol dek dolaroj, kiujn hieraŭ mi ricevis.

La knabo tre embarasiĝis kaj afliktiĝis; nun subite li komprenis, ke ne tiu sinjoro sendis la monon al li, sed lia amatino, kaj montrante monbileton, li diris: nur ĉi tiun monon mi havas… ĉar ĉiutage mi sendis al vi, kion mi ricevis. Do tiu sinjoro donacis nur unufoje al ĉiu el la paro.

Kaj okazis, ke mi ĉeestis kaj aŭdis, kion diris la paro, kaj mia koro pleniĝis de malĝojo kaj ĉagreno, kaj pensante al la nigre vestita sinjoro, kiu en tiu ŝtona domo diris al la aŭskultanta aro, ke estas pli feliĉe donaci ol ricevi, mi diris al la geamantoj:

— Aŭdu min, miaj geamikoj; vi posedas kune nur dudek dolarojn kaj kredis posedi dumil; ne plu malĝoju: baldaŭ venos la tago, kiam vi kune havos okcent dolarojn. Mi antaŭdiras al vi, ke unu tagon post mia foriro de ĉi tiu farmejo, vi jam posedos tiun monsumon.

Kaj la geamantoj, ne supozante mian intencon, ĝojis pro la antaŭvido; ili ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj mi estis kortuŝita pro ilia amo, kaj mi ploris.

Kaj unu tagon antaŭ mia foriro de la farmejo mi metis okcent dolarojn en la kabanon de la knabo, petante lin uzi tiun monon por la geedziĝo.

Tio estis la unua aventuro, kiu al mi okazis en la lando de la civilizitoj.

Iun tagon post la laboro, sidante kun miaj amikoj en mia kabano, ni vidis, ke sur la larĝa vojo viro sin direktis al ni. Li estis soldate vestita kaj havis sur la kapo ĉapon, al kiu estis fiksitaj multaj medaloj, aspektantaj kiel ormoneroj el kupro kaj arĝento.

Li iris rekte kun levita brusto, havis promenbastonon en la mano, kaj veninte al la pordo de mia kabano, li soldate salutis kaj diris:

— Mi salutas vin, bravaj homoj, kaj petas de vi kelkan