Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/142

Ĉi tiu paĝo estis validigita

trinkaĵon kaj manĝaĵon, ĉar mi faris longan promenadon kaj malsatas kaj soifas.

Kompreneble ni invitis lin eniri kaj li eniris kaj sidiĝis.

La knabino donis al li por trinki kaj manĝi, kaj avide li trinkis kaj manĝis, dume li senhalte parolis pri si mem kaj pri sia heroaĵo, kiun li montris en la granda mond-milito.

Kaj frapetante sian pantalonpoŝon li diris:

— Jen, en ĉi tiu mia poŝo estas la rekompenco de mia heroeco, en ĝi estas mia premio, kiun hieraŭ mi ricevis en la urbo Kolambas, kaj kiun mi uzos nur por fari vojaĝon kaj por diboĉi. Mi iros al la teatroj, al dancejoj, mi loĝos en hoteloj kaj faros nenion, ĝis la tuta premio estos fordiboĉita; nur poste mi ree eklaboros.

Ree li manĝis kaj trinkis, dirante plu:

— Mi estas konata en mia tuta regimento, kiel la plej bona pafisto; per mia pafilo mi mortigis pli ol dudek malamikojn kaj vundis pli ol dudek. Pro tio mi ĉe Verduno akiris specialan medalon, kie tre fierigis min kaj kiun mi kudris sur mian ĉapon. Tio estis vera batalo, tia, kian Napoleono eĉ ne ĝisvivis, nek Aleksandro Granda, nek Cezaro, nek Washington, kiu estis la plej fama el ĉiuj…

— Se denove milito eksplodos, mi tuj partoprenos, eble mi iĝos ĝeneralo!… tial vivu la milito!!

— Milito estas la plej granda konkuro, kiu ekzistas; konkuro por la plej alta potenco en la mondo. Ho, mi ĉeestis militon; mi ĉeestis batalojn apud la franca urbo Verduno kaj apud multaj aliaj urboj kaj vilaĝoj, kies nomojn mi eĉ ne memoras plu. Mi estis en la tranĉeoj, tio estas fosaĵoj por kuri, por kaŝi sin sur la batalejo; mi estis en ili kun miloj da inferiaj soldatoj. La kugloj de la malamikoj flugis siblante al ni, kiel hajleroj, kaj multaj el miaj kamaradoj estis vundataj aŭ mortigataj, kelkaj eĉ ŝirataj en pecojn, kaj ĉio tio por la honoro de la patrujo!!… Mi ricevis tri vundojn: unu en la kapo: jen rigardu; vi povas