Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/143

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ankoraŭ vidi la cikatron; unu en la maldekstra brako… jen rigardu!!… pafila kuglo trairis ĝin, kaj la trian vundon, la plej gravan, mi ricevis en la flanko…

— Ho! mi vidas ankoraŭ antaŭ mi la pruson, kiu rapidis al mi kun sia pafilo kaj bajoneto… Mi ĵus per mia bajoneto trapikis, malamikon, sed ne sufiĉe rapide povis eltiri el lia ventro mian bajoneton, kiam tiu malbeninda pruso jam staris antaŭ mi. Li puŝis sian bajoneton ĉi tie en mian flankon kaj tiel forte, ke la pinto aperis ĉe la alia flanko. Sveninte mi falis teren kaj rekonsciiĝinte mi kuŝis sur la operacia tablo, kie la kuracisto diris al mi:

— Mi gratulas vin, amiko!… la bajoneto pasis la danĝeran zonon en via ventro: granda miraklo savis vin de certa morto, ĉar se la bajoneto estus puŝita unu centimetron pli alte, tiam vi kuŝus apud viaj mortigitaj kamaradoj.

— Mi do estis savita kaj fieras pro miaj vundoj! Ili atestas pri mia kuraĝo kaj pro mia kuraĝo mi akiris la medalon, kiun poste mi kudris sur mian ĉapon. Ho, mi rediras: la milito estas io glora; en la milito oni povas morti por la patrujo, kaj laŭ la soldatoj de Cezaro tio estas la plej glora, kion oni povas al si imagi, tial liaj soldatoj skribis sur la standardojn la devizon: „Morti por la patrujo estas agrable!”

— Sed laŭ mia opinio, la plej agrabla estas: morti kiel la nekonata soldato. Ho! mi dezirus esti la nekonata soldato!!… Mi vidis lian tombon en Parizo sub la Triumfa Arkaĵo, nomata „L’arc de Triomphe”…

— Imperiestroj, reĝoj, generaloj, soldatoj kaj eĉ la diplomatoj lin salutas kun granda respekto!! Ĉiam brulas super li neestingebla fajro. Neniu scias, kiu li estas: li povas esti ĉio, kion vi volas, sed li estas la simbolo de la milito, de la kuraĝo, de la amo al la patrujo; li estas la plej eminenta en ĉiuj landoj, escepte en Inferio, kie oni ne havas la nekonatan soldaton. Ho! mi volus esti la nekonata soldato de Inferio; tamen kvankam mi ne estas