Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/149

Ĉi tiu paĝo estis validigita

da homoj. Vi povas konstrui altegajn domojn el materialo, kiun ni eĉ ne konas; vi povas ĉion… ĉion, kaj ni povas nur tre malmulte, preskaŭ nenion kompare kun vi!

Sed ĉu tio pligrandigis vian feliĉon? Mi tre dubas pri ĝi. Mi aŭdis, ke multaj el vi posedas riĉaĵojn, kaj ke multe pli multaj posedas tute nenion. Eĉ okazas ĉe vi, ke unu viro posedas, kion eĉ mil aliaj kune ankoraŭ ne havas, kaj tio okazas, se bone mi komprenis, pro la ekonomio, kiu regas en via lando.

Pere de viaj maŝinoj vi povas rikolti centfoje pli multe ol ni, sed strange estas, ke vi post la rikolto neniigas la duonon de tiu rikolto, dum multaj viroj kaj virinoj en via lando ne havas monon por aĉeti manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn.

Mi demandis al vi: Ĉu vi ne hontas!?…

Ĉu ne estas honto, ke unu homo havas cent mantelojn, dum lia kunhomo devas iri nudkorpe?…

Ĉe ni neniu posedas pli, ol lia najbaro; neniu volus posedi pli multe, kaj ĉiu ĉe ni hontus, se li posedus, kion ne povas posedi la alia…

Ĉe vi la ŝtato rekompencas la militistojn, kaj plej multe ĝi rekompencas tiujn, kiuj mortigas la plej multajn, tiel nomatajn malamikojn.

Ion tian eble farus ĉe ni nur la frenezuloj, sed ĝis nun eĉ tio neniam okazis. Mi demandas al vi: Kio estas malamiko!?…

Ĉu ĉe vi ne rondiras nigre vestitaj viroj, kiuj instruas el la „libro de la libroj”, ke ĉiuj homoj estas fratoj?… ke vi ne mortigu, ke doni estas pli boni ol ricevi?… Ĉe vi kelkaj homoj kolektas posedaĵojn nur por ilin posedi, kaj kiam nenionhavanto venas al via pordo, por peti pecon da pano, vi senhonte forsendas lin, donante al li nenion.

Mi ripetas: Ĉu vi ne hontas!?…

Al ni, laŭ via opinio, multo mankas: nome mono, maŝinoj, altaj ŝtonaj domoj kaj aliaj eble tre utilaj objektoj… sed mi diras: Al vi mankas honto, kaj amo al via proksimulo!…