— Ĉu iam vi aŭdis aŭ legis pri homa gento, kiu estas blinda kaj tamen vivas en ordigita ŝtato?
— Ankoraŭ neniam, kaj nature oni ĝis nun kredis tion neebla, sed mi ekzamenos ĉi tiun strangan fenomenon pli proksime. Estas tamen rekomendinde, ke mi atendu, ĝis kiam la homoj konvinkiĝis pri nia amikeco al ili, kaj ke ni restu ĉi tie kelkajn tagojn antaŭ ol daŭrigi nian vojaĝon.
— Bedaŭrinde, ke ni ne kunportis kelkajn donacojn por gajni per tiuj la fidon de ĉi tiuj homoj.
— Ili tute ne malfidas nin, — respondis la doktoro, — tion klare montris ilia tuta sintenado, tamen mi donacos al la ĉefo mian horloĝon; eble li ŝatos ĝin kaj ni vidos, kion li faros kun ĝi.
Dirinte tion, li metis la horloĝon en la manon de la insulano. Ĉi tiu ĉiuflanke ĝin pripalpis dum kelka tempo, meditante levis la kapon kaj fine faris geston por diri:
— Mi ne komprenas, kio estas kaj al kio utilas tiu ĉi strangaĵo.
La doktoro reprenis la horloĝon kaj metis ĝin antaŭ la orelon de la ĉefo. Ĉi tiu mirigite kaj iom ridetante aŭskultis kelkan tempon, ree pripalpis la horloĝon kaj fine, levante la ŝultrojn, redonis ĝin.
Lia tuta mieno diris, ke li tute ne ŝatas tian unutonan muzikon.
— Li eble pensas, ke ĝi estas muzikilo — diris la piloto ridetante.
Sinsekve la ĉefo pripalpis monujon kaj monerojn, kiujn lastajn li videble ne trovis tree interesaj, poste libreton, kiun li foliumis, kaj fine tranĉilon.
La doktoro montris al li, kiel oni malfermas kaj fermas ĝin, kaj ke la klingo estas akra, kio tre mirigis la ĉefon.
Poste la doktoro klarigis, ke la horloĝo kaj la tranĉilo estas donacoj al li, kio tre ĝojigis la ĉefon. Li toleris, ke la horloĝon