Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estis validigita

konversacii aŭ iel labori laŭ la propra deziro.

La ĉefo ree kunfrapis la manojn, sed ĉar ne sufiĉe baldaŭ venis insulano, li prenis el sia pinta ĉapelo fajfileton kaj fajfis. Post la penetranta sono, atinganta eble ĝis la plej fora loko de la insulo, baldaŭ eniris viro. La ĉefo duonordone diris al li ion, kaj la viro malaperis el la kabano.

La fremduloj ne komprenis, kion ĉio tio signifas, tamen post ĉirkaŭe kvaronhora atendo ili vidis, ke la foririnto revenas kun simila plado kun fruktoj, kian antaŭe oni alportis en la grandan kabanon.

La viro, nenion dirante, surbenkigis la fruktojn kaj tuj poste kun la malplena plado foriris, postlasante la ĉefon kun la tri fremduloj. La ĉefo fingre montris la lokon, kie staris la fruktoj, tuŝis per sia bastono sian ĉapelon, eble kiel signon de saluto kaj turnante la dorson al la trio, ankaŭ eliris el la kabano, metante neniun pluan atenton al siaj gastoj.

La piloto, sidiĝante apud la fruktoj, diris:

— Sendube ĉi tie estas nia dumtempa hejmo kaj kuŝejo, kaj mi kredas, ke de nun ĉiufoje unu el la insulanoj alportos ĉi tien nian manĝaĵon. Rilate al niaj vivrimedoj ni do ne bezonos maltrankviliĝi. Ankaŭ pri malamika trakto de la homoj ĉi tie ni tute ne devas timi… sed kion ni faru nun?

La doktoro respondis:

— Estas ankoraŭ lume ekstere. Mi proponas, ke ni faru ekskurson por esplori, kia estas ĉi tiu stranga insulo kaj tiel plu; sed precipe mi intencas ekzameni la blindecon de la indiĝenoj; ĝi estas io tre eksterordinara kaj miriga, kvankam ĝi tute ne ĝenas la homojn, ĉar vidante, ke ili sin movas tute sen hezito, mi povas certe konstati, ke ili en ĉio agas kiel viduloj.

— Tio tamen ne estas stranga, — interĵetis Ingram, la amator-fotografisto, — iam mi vizitis blindulejon, kie ĉiuj sin movis same senhezite kaj senĝene, kiel tion faras ĉi tiuj blinduloj.

Dirinte tion li eliris el la kabano kaj lin sekvis liaj kunuloj. Ili