Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/19

Ĉi tiu paĝo estis validigita

sin direktis orienten kaj post kvaronhoro ili troviĝis meze en la montoĉeno, ĉirkaŭanta la tutan insulon. Tie kaj tie leviĝis pintaj montetoj, kvindek ĝis cent metrojn altaj. Ĉar nenio stranga estis videbla ĉe ĉi tiu insula flanko, la trio reiris al la longa strato kaj ĝin sekvis norden ĝis la nord-orienta angulo de la ekstera kvadrato. De tie oni baldaŭ atingis la montoĉenon etendiĝantan ĉe tiu insulflanko, sed la montoj ne multe diferencis de la ĵus vizititaj.

Subite la doktoro, haltante kaj aŭskultante momenton, diris:

— Mi aŭdas bruon kvazaŭ de rapide fluanta rivero.

Ili iris en la direkto al la bruo, supreniris kaj malsupreniris kelkajn montetojn kaj jen antaŭ ili kuregis malsupren larĝa rivero sin direktanta okcidenten. La trio kiel eble plej bone sekvis la kuron de la rivero, kiu iom post iom kurbiĝis kaj poste kuris plu malsupren preskaŭ ĝis la suda insula strato; tie subite ĝi turniĝis okcidenten kaj kun tondra bruo sin ĵetis en la maron.

La akvo en la tuta longo de la rivero estis tre pura, kaj sen vivantaj estaĵoj; ĉar inter la fonto supre sur la plej alta monto kaj la enmariĝo estis distanco de nur kvar aŭ kvin mejloj.

La enmariĝa parto similis al larĝa roka ŝtuparo, kiu oblikve kondukis malsupren en la ondojn kaj kiu estis la sola interrompo en la cirkelforma montoĉeno de la insulo.

La fremduloj nun estis apud la orienta flanko de la suda strato, kiu unuigis tiun kvadrat-angulon kun la enmariĝo de la rivero.

Ĉio faris strangan impreson al la ne invititaj vizitantoj, sed plej multe frapis ilin la absoluta manko de bestoj aŭ brutoj.

La fremduloj rimarkis, ke la solaj vivantaj estaĵoj sur la insulo estas la tie loĝantaj homoj kaj kelkaj birdoj. Inter la lastaj estis marbirdoj, kiuj havis nestojn sur la montetojn, kaj kelkaj papagosimilaj, kiuj eligis akrajn penetrantajn kriojn, kiam la fremduloj tro proksimiĝis al ili. Tiuj birdoj loĝis sur arboj en la orienta parto de la insulo. Ŝajnis al la trio, ke en tiu parto etendiĝas