klaksonoj; eble de specialaj kastanjetoj aŭ klakiloj, uzataj de kelkaj knaboj, kiujn tamen pro la tro granda distanco la fremduloj ne povis distingi.
La atento de la tri rigardantoj nun direktiĝis al pli laŭta muziko, kiu proksimiĝis de la flanko de la granda kabano, do de la unua konstruaĵo, kiun la aviadistoj vizitis post sia surteriĝo sur la insulo. Ili aŭskultis pli atente. La muziko, farata per flutoj, ŝajnis esti speco de funebra marŝo. Iom post iom ĝi proksimiĝis kaj samtempe aro de viroj kun longaj manteloj, el kiuj kelkaj portis specon de brankardo, sur kiu kuŝis objekto, ŝajne kadavro volvita en mortvestaĵo el folioj; aliaj sekvis ludante sur longaj dikaj flutoj el bambubastonoj.
— Ni vidos enterigon, — rimarkis la doktoro, — ni iru iom flanken por lasi preteriri la procesion.
Ili flankeniĝis kaj malrapide kaj grave la muziko kaj la funebra procesio preteriris. Ŝajne nur viroj ĝin akompanis, ĉar ĉiuj kunirantoj portis mallongan mantelon. Atinginte la angulon de la ekstera kvadrato la procesio turniĝis orienten kaj laŭiris la tutan longon de la suda strato.
— Kie do estas la enterigejo? — demandis la piloto.
— Ni sekvos kaj vidos, — respondis la doktoro.
La trio sekvis je malgranda distanco, sed tombejo nenie estis videbla, kio estis tre miriga. La mistero tamen baldaŭ solviĝis. Irante ĉiam plu, la procesio haltis fine antaŭ la ŝtuparo de la mallonga strato, kuranta de la suda strato ĝis la enmariĝejo de la rivero. Veninte tien, la procesio haltis. La portantoj metis teren la brankardon, la muziko ĉesis, la portantoj alkaptis la kadavron kaj ekkriante kelkajn ŝajne solenajn parolojn, trenis ĝin sur la deklivon, flanke de la ŝtupoj kaj per unu forta ekpuŝo glitigis la mortinton en la maron, kie ĝi kun laŭta plaŭdbruo malaperis sub la ondojn. Tuj poste oni ree surŝultrigis la brankardon kaj la procesio komencis reiri sur la sama vojo. Sinsekve la homoj forlasis la procesion kaj malaperis en la kabanojn, kiuj