Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ankaŭ tiuj estis nur malmultaj. Estis iom malfacile ekscii, kiel la indiĝenoj nomis la abstraktaĵojn, sed la doktoro esperis iom post iom lerni ankaŭ tiujn vortojn. Konstante li estis en akompano de insulano por paroli kun li kaj ofte li miris pro la simpleco, kun kiu la blinduloj sciis esprimi siajn pensojn.

Post la paso de la dua semajno la blindulo, kiu kutime akompanis la doktoron ĉe ties promenoj, sciigis, ke estas malsanulo inter la indiĝenoj kaj jam sciante, ke la doktoro estas kuracisto, li petis lin ekzameni la malsanulon.

Duope ili eniris en la kabanon, kie kuŝis la malsana insulano, kaj la doktoron tuj ekregis la timo, ke lia neatendita paciento ne vivos plu longe. Lia timo baldaŭ realiĝis, ĉar jam la sekvintan tagon la indiĝeno mortis.

La unua afero de la doktoro estis ekzameni la kapon de la mortinto kaj speciale la lokon, kie ĉe ordinaraj homoj estas la vidorganoj.

Li pripalpis tiun lokon, atente esploris kaj rimarkis, ke la mortinto vere havas okulojn, sed ke ilin kovras nur unu palpebro kovranta la tutan okulon. Li faris tranĉaĵon tuj sub la orbito aŭ okulkavo, levis la palpebron, ŝovis ĝin supren kaj kun mirego konstatis, ke sub ĝi estas ordinara okulo. La saman li konstatis pri la alia okulo. Li atente ekzamenis la okulojn kaj diris al si mem:

— Sed tiu mortinto havas tute ordinarajn okulojn, per kiuj li sendube povus vidi, se nur la palpebro estus libera kaj ne kunkreskita kun la haŭto!

Li nun pripalpis la kapon de la insulano, kiu estis ĉe li, kaj sentis, ke sub ties palpebroj ankaŭ estas okuloj. Li pensis, ke eble li povus vidigi lin, se li nur volus permesi etan operacion, nome tratranĉadon de la haŭto.

Pripensinte kelkan tempon, li demandis al la indiĝeno:

— Ĉu vi povas diri, kio estas la diferenco inter la tago kaj la nokto?