Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estis validigita

radoj nomas la vidorgano aŭ okuloj; per tiuj okuloj ni povas ĉion senti kio moviĝas. Ni sentas jam de longa distanco, ke vi marŝas, manĝas, laboras. Ni per la okuloj sentaj, kie ni iras kaj tial ni ne bezonas uzi bastonon por palpserĉi nian vojon.

— Tio estas stranga!

— Por vi, sed ne por ni, viduloj, kaj mi eĉ estas certa, ke ankaŭ vi kaj la aliaj loĝantoj ĉi tie, havas tiajn samajn sentorganojn, kiajn ni havas; kaj se vi deziras, mi volonte klopodos funkciigi tiujn organojn.

— Tio estas tre stranga, — ree diris la blindulo, kaj pripensante momenton li daŭrigis:

— Ĉu vi povas funkciigi tiun sentorganon ankaŭ al la ĉefo?

— Certe, kaj mi parolos pri tio kun li… sed ĉu estus aliaj personoj ĉi tie, kiuj volus tion?

— Mi ne scias… Ĉu tio igus ilin pli feliĉaj?… pli bonaj?

— Mi vere ne povas certigi tion, sed ĉiukaze al vi mankas organo, kiun mi kaj miaj kamaradoj posedas, sen ili ni ja ne povus flugi tra la aero per nia flugmaŝino, kiun via ĉefo konsideris grandega birdo!… Sen ili ne devus resti en nia lando kaj sen ili ni neniel povus veni al vi sur ĉi tiun insulon. Sed estas pli bone ne tuj paroli pri ĉio tio al via ĉefo, nek al iu alia; pli bone estas, ke mi mem faru tion.

— Mi ne parolos pri tio, tamen ĝi estas tre stranga! Sed, ho fremdulo, kiu povas flugi kiel birdo, ĉu vi povas klarigi al mi, kio estas tio, kio, tiel ofte piketas mian kapon, kaj kio estas tiu, por ni mistera forto, kiu jam mortigis kelkajn el ni dum la kolera vetero?

— Ho jes, ĉion tion mi facile povas klarigi. Tiu pikulo venante ĉiumatene kaj malaperanta ĉiuvespere kaj kiu al vi kaŭzas la alternadon de tago kaj nokto, ĝi estas la suno. Ĝi estas grandega fajra globo konstante ĉirkaŭanta la tutan mondon, kaj kiu estas tiel malproksime de ni, ke nia flugmaŝino bezonus eble pli ol mil jarojn por atingi ĝin. Tiu globo tamen