Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estis validigita

sistas el multaj partoj, nomataj ŝtatoj, kaj ni venis el unu tia ŝtato en Inferio. Sur la aliaj insulegoj aŭ mondpartoj estas landoj kun diferencaj popoloj, kiuj parolas siajn proprajn lingvojn. Tiuj diferencaj lingvoj estas tiel malsamaj, ke la homoj loĝantaj en iu lando ne komprenas la loĝantoj de la aliaj landoj. Pri lingva diferenco vi por la unua fojo ricevis komprenon, kiam ni venis al vi, ĉar tiam neniu el via insulo sciis paroli kun ni, la fremduloj, kiuj parolas la inferian lingvon, tre disvastigitan, belan kaj la plej klaran el ĉiuj lingvoj.

— Feliĉe ni nun sufiĉe bone scias interparoli kun vi; tamen estas malfacile ĉiam tiel esprimi min, ke vi akurate ĉion komprenas, kion al vi mi diras. Tion kaŭzas la natura fakto, ke via lingvo havas nur malmultajn vortojn kompare kun la nia, kiu havas almenaŭ dudek vortojn, kie vi havas nur unu. Pro tio estas al mi malfacile fari ĉi tiun mian paroladon, ĉar ofte mi devas uzi vortojn pri objekto aŭ temoj, kiuj ĉi tie tute ne ekzistas. Mi do petas vin, ĉiufoje doni signon, kiam vi ne komprenas min, por ke tiam mi penu klarigi tiujn partojn de mia parolado, kiu por vi estas nekomprenebla.

La doktoro haltis momenton por vidi, kian efikon faris la komenco de lia parolado, sed nur la ĉefo, levante sin de la benko, diris:

— Mia frato, ni ne komprenas ĉion, kion vi diris, sed parolu plu. Ni komprenis pri la multaj insuloj kaj insuletoj, kaj pri la diferencaj lingvoj kaj pri kelkaj aliaj aferoj, kaj tio jam kontentigis nin. Mi do petas: parolu plu.

Li ree eksidis kaj la doktoro daŭrigis:

— En mia lando, aŭ ŝtato, la homoj povas vidi, tio estas: ili havas okulojn aŭ specialajn sentorganojn, per kiuj ili povas senti ĉion, kio moviĝas en ilia proksimo. Ekzemple miaj okuloj sentas aŭ vidas, ke vi estas ĉi tie, ili sentas, kion vi faras, kaj tion mi povas sen bastoneto, ĉar miaj okuloj kvazaŭ estas tiaj bastonetoj, kiuj atingas ĝin trans la tutan insulon.