Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/43

Ĉi tiu paĝo estis validigita

de la kvara kabano de la dua domvico, kaj la patrino: Patrino de kvar-du.

— Ankaŭ tio nun estas komprenebla, sed ĉu ĉiam oni uzas inter vi tiujn longajn nomojn?

— Ho ne, nur por indiki ilin, se ni parolas pri ili; inter ni kaj dum interparolo ni nomas nin simple: frato, patro, patrino.

— Sed kiel vi alparolas filon de najbaro?

— Li ja estas ankaŭ mia frato!

— Vi pravas, tamen mi nomos vin kaj viajn du tie sidantajn fratojn per inferiaj nomoj. Vin mi nomos Eduardo; ĉu vi povas memori tiun nomon?

— Mi povas.

— Bone; kaj viajn fratojn, kiuj tie atendas, mi nomos Petro kaj Karlo; do estonte vi ne estos plu la tioma el la tioma de la tioma, nek Tiom-tiom-tiom, sed Eduardo, Petro kaj Karlo; tion mi diros ankaŭ al viaj fratoj.

La blindulo ridetis, sed videble li konsideris tiun nomŝanĝon superflua kaj eĉ stranga.

— Ĉu vi do konsentas pri la operacio? — demandis la doktoro.

— Mi konsentas; mi volonte vizitos vian landon.

— Bone… Nun kviete kaj senmove sidu; mi bezonas nun fari tranĉon sub viaj okuloj kaj levi la palpebrojn; jen ĉio; sed komprenu, ke en la unua tempo post la operacio vin ekregos strangaj sentoj kaj impresoj, ĉar unue viaj okuloj ne kutimiĝis al la lumo, due en la komenco vi vidos en iom stranga maniero, ĉar vi ne tuj povos distingi la objektojn ĉirkaŭ vi; tion vi povos nur post kelkaj tagoj kaj tial necesas, ke vi restu en ĉi tiu kabano ĝis vi povos vidi, kiel mi kaj la aliaj fremduloj.

— Mi atendos.

— Do, sidu senmove kaj ne timu; mi kaŭzos al vi iom da doloro, sed ĝi estas elportebla; ne kriu, alie vi povus timigi Petron kaj Karlon.