Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/49

Ĉi tiu paĝo estis validigita

kiam tiu luno forestis dum kelkaj noktoj, ĝi iom post iom reaperos, komence nur unu longa maldika peco de ĝi estos videbla, sed tiu peco en ĉiu sekvanta vespero estos pli granda, ĝis fine la luno ree aperos en sia tuta grandeco; tiam ni nomas ĝin la plena luno. Ofte okazas tamen, ke pro la nuboj ŝvebantaj sur la ĉielo ni ne povas vidi la lunon kaj la stelojn. Nun ni vidas en la okcidento nur kelkajn nubetojn, sed eble morgaŭ la tuta ĉielo estos kovrita de multaj pezaj nigraj nuboj; kaj kelkfoje tiel multaj kovras la ĉielon, ke en la tago ni eĉ ne povas vidi la alie tiel helan sunon, kiu en hela vetero ordinare prilumas la teron.

— Sed nun mi ne parolos plu pri tiaj aferoj, kiel ajn interesaj ili eble estas por vi, ĉar ni devas reiri hejmen. Morgaŭ mi kondukos vin denove eksteren, se la sunlumo ne estos tro brila, ĉar tro helan sunlumon viaj okuloj ankoraŭ ne povas elteni. Tuj kiam vi povos tion, ni kune kun miaj du inferiaj amikoj entreprenos nian returnan flugon trans la Oceanon al Saidumo, mia loĝurbo.

La sekvintan tagon la suno preskaŭ ne lumis, pro kio la doktoro tiam povis fari novan promenon kun la junuloj. Post la paso de ses pluaj tagoj ĉi tiuj sufiĉe kutimiĝis al sia nova stato, tiel, ke oni povis jam pensi pri la transflugo.

Intertempe la insulanoj tre miris pro la miraklo, ke subite tri el ili povas vidi, same kiel la fremduloj, kaj multe oni parolis pri la estonta forvojaĝo de la flugmaŝino.

Estis decidite, ke la tri insulanoj kunprenu siajn insulajn vestojn kaj eĉ la altajn pintajn ĉapelojn. Ili povus utili kiel pruvo, ke la inferianoj, kvankam ilia transflugo de Saidumo al Sidney malsukcesis, ne vane entreprenis sian vojaĝon, ĉar ili meze en la Granda Oceano malkovris misteran insulon kun same misteraj enloĝantoj. Pri tiu insulo, kiu eble ĝis nun estis rigardata kiel giganta elstaranta roko aŭ estingiĝanta vulkano, de neniu maristo vizitata, longaj artikoloj estis aperontaj en la saidumaj ĵur-