Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/50

Ĉi tiu paĝo estis validigita

naloj, kaj la doktoro intencis fari prelegojn, se eble en universitatoj, kie li intencis montri la tri estintajn blindulojn, vestitajn per iliaj insulaj vestoj.

Fine la tago de la forvojaĝo proksimiĝis. Jam frue en la mateno ĉiuj insulanoj are kolektiĝis ĉirkaŭ la aeroplano por aŭdi ĝin flugi for, kaj por adiaŭi siajn fratojn, kiuj iris renkonte al mirindaj aventuroj, pri kiuj neniu sur la insulo iam sonĝis aŭ pensis.

En la mateno je la deka horo laŭ la horloĝo de la piloto, ĉio estis preta.

La junuloj salutis kaj adiaŭis siajn familianojn kaj la ĉefon. La doktoro faris malgrandan paroladon, en kiu li esprimis sian dankon al la insulanoj pro ili gastamo; poste li adiaŭis speciale la ĉefon, kaj sincere promesinte, ke li revenos post kvin jaroj kun la forirantaj insulanoj, li eniris en la aeroplanon.

La helico ekturniĝis, komencis ronkadi kaj minuton poste la aeroplano leviĝis, direktiĝis poste nord-okcidenten kaj baldaŭ ne estis plu aŭdebla.

La insulanoj, kiel veraj pacienculoj, reiris al siaj kabanoj aŭ laboroj kaj sur la insulo refoje regis la sama kvieteco, kiel antaŭ la veno de la fremduloj.