Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/52

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ariĝis ĉirkaŭ la stranga, kvazaŭ senpluma mistera birdego, kaj atendis, esperante fine ree havi en sia mezo la fratojn, kiuj nun revenis el foraj fremdaj regionoj, kaj eble baldaŭ rakontos al siaj samgentanoj pri la civilizacio, moroj kaj kutimoj, pri kiuj la doktoro jam antaŭe parolis al ili post sia unua alveno sur la insulon.

La renkontiĝo estis plej kora, kaj post kiam la aviadistoj elrampis el sia flugmaŝino, la insulanoj pripalpis ilin de supre malsupren, kaj ĉio montris ilian feliĉon kaj kontentecon pri la reveno de la viduloj, al kiuj nun apartenis ja ankaŭ iliaj tri junaj fratoj.

Ankaŭ la ĉefo bonvenigis ilin, kaj post kiam pasis la unua ĝojo pro la feliĉo, prospera reveno, li eniris en la kabanegon, kaj lin sekvis kelkaj pli aĝaj fratoj kaj la ĵus revenintaj aviadistoj.

La doktoro ekstaris sur benko kaj jene alparolis la insulanojn, kiuj staris antaŭ li:

— Fratoj, amikoj!… Kiam antaŭ kvin jaroj ni foriris de via insulo, kunprenante kun ni tri el viaj fratoj, tiam mi estis certa, ke mi povos plenumi mian promeson rekonduki viajn tri fratojn post la interkonsentita tempospaco. Tiu tempo nun pasis, kaj jen ni kune revenis. Sed viaj fratoj revenas kiel tute aliaj viroj. Forflugante de ĉi tiu insulo, ili sciis nur iomete paroli la inferian lingvon, sed nun ili ĝin parolas kiel naskiĝintaj inferianoj, kaj pri tio mi mem, kaj ankaŭ ili fieras.

Tamen ne nur nian lingvon ili lernis, sed ili nun revenis kiel civilizitaj viroj, tio estas: kiel viroj, kiuj plene studis la kutimojn de civilizita lando, de la plej potenca lando de la tuta mondo. Eble ili iĝos anoj aŭ burĝoj de tiu lando, se ili ne restos ĉi tie.

Pri tio ni parolos poste plu, ĉar ilia restado ĉi tie aŭ ilia reiro al Inferio dependos de via propra decido kaj volo, kiun volonte mi ekscios post kelkaj tagoj. Sciu do, ke viaj tri fratoj multon spertis dum sia forestado; unu el ili, nome Du-kvar-du, kiun