Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/56

Ĉi tiu paĝo estis validigita

rekte antaŭen por fine halti antaŭ unu el la altaj domoj, kiujn mi jam tiel admiris de malproksime.

Kiam mi demandis al mia gvidanto, ĉu mi ne revidos miajn fratojn, li diris, ke tio okazos post kelkaj tagoj dum la unua prelego, kiun li faros en la urba universitato.

Ĉi tie la ĉefo subite interrompis la parolanton, dirante:

— Frato Unu-kvar-du; kun plezuro mi aŭdis ĉi tiun parton de viaj aventuroj; sed mi petas vin: parolu iom pli klare kaj pli simple; en via parolmaniero mi vere ne rekonas mian antaŭan fraton. Vi uzas tiom da vortoj, kiujn mi ne komprenas, ke mi devas peti klarigon pri multaj el ili. Ekzemple kio estas unutona, cerbumi, piloto, fotografisto, aparato, artikolo en ĵurnalo, urba universitato, kaj aliaj? Tiuj vortoj estas fremdaj al nia lingvo kaj neniu el viaj fratoj ilin komprenas.

Frato Unu-kvar-du klarigis la vortojn, sed ne sen peno; poste li rakontis plu.

— La domo, en kiun la doktoro kaj mi eniris, estis tre alta kaj ĉiurilate tre granda, same kiel ĉiuj domoj en tiu kvartalo aŭ urba parto.

La edzino de la doktoro tre admiris mian mantelon kaj mian ĉapelon; ŝi opiniis, ke ili estas interesaj. Ŝi mem ĝin surmetis kaj diris, ke ĝi estas iom simila al ĉapeloj, kiujn antaŭ multegaj jaroj portis la ĉefaj sinjorinoj en alia mondparto, pri kiu mi nenion scias. Ŝi tamen faris la rimarkon, ke pro la tro larĝa rando oni per neniu okulo povas vidi kaj ke ŝi, kiam ŝi portas sian plej novan ĉapelon, povas vidi almenaŭ per unu okulo.

La doktoro nun klarigis al sia edzino, ke miaj fratoj, kiuj loĝas sur la insulo, oportune povas uzi siajn ĉapelojn kaj jam dum nememoreblaj jaroj.

La doktoredzino tamen interkonsentis kun la doktoro, ke mi portos inferiajn vestojn kaj inferian ĉapelon.

Li venigis tuj kelkajn vestojn; mi surmetis tiun, kiu perfekte estis konvena al mi kaj ĝustmezura, kaj miaj mantelo kaj ĉapelo