Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/57

Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis metataj en ŝrankon aŭ vestejon, kie ili ankoraŭ nun pendas por uzi kiel pruvon pri ĉio, kion la doktoro en speciala libro skribis pri nia insulo kaj ĝiaj loĝantoj.

La sekvintan tagon unu el la servistoj de la doktoro montris al mi la tutan domon. En ĝi estis pli ol dudek salonoj, ĉambroj kaj aliaj apartaĵoj: en unu el la plej malgrandaj oni devis dormi, en aliaj manĝi aŭ fumi. Mi poste klarigos tiun lastan vorton; en ankoraŭ aliaj oni sin banis aŭ lavis, kaj tiel plu. Tiuj apartaĵoj tamen ne estis ĉiuj en la sama nivelo de la tero, sed unuj super aliaj, kaj por veni en la pli altajn apartaĵojn, oni bezonis ŝtuparojn, sur kiuj oni iras supren, aŭ oni uzas aparaton, kiun oni nomas lifto. Tiu lifto estas speco de aparta ĉambreto, kiu laŭ la volo de la liftoknabo supreniras kaj malsupreniras. Tiu liftoknabo ĉiam estas bele vestita, sed tuta ne estas granda sinjoro; li estas nur servisto, tio estas persono, kiu servas la doktoron, kaj kiu ricevas pagon por tio.

En la nokto mi dormis en speciala kaj bela dormejo kaj la sekvintan matenon mi manĝis kun la doktoro kaj lia edzino, kiu rigardis kaj traktis min kiel interesan gaston, kiu, kiel ŝi diris, eble famigos ŝian edzon.

En la komenco mi ne komprenis tion, sed nur poste ĉio iĝis al mi klara.

Du tagojn post mia alveno en la vespero okazis la prelego en la urba universitato.

Ĉeestis tiom da aŭskultantoj, kiom antaŭe preskaŭ neniam oni vidis tie.

La doktoro rakontis pri nia insulo, pri la loĝantoj, kutimoj kaj moroj, sed precipe pri nia necivilizeco kaj blindeco, kiu lasta tamen estis ŝajna.

La piloto kaj la fotografisto kun miaj du fratoj ankaŭ ĉeestis kaj ni estis en nia insula kostumo. Miaj du fratoj kaj mi estis montrataj al la rigardantoj, kiuj opiniis, ke ni estas tre strangaj.

La doktoro estis tre kontenta pri la sukceso de sia prelego,