Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/58

Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj la sekvintan vesperon li montris al sia edzino tre longan artikolon en gazeto pri sia malkovro. Tiam al mi ŝajnis, ke ŝi estis ankoraŭ pli kontenta kaj pli feliĉa ol ŝia edzo kaj la tutan vesperon ili parolis pri la sekvo de la prelego.

Post kelkaj tagoj la doktoro montris al mi grandan parton de la urbo, kie mi vidis objektojn, pri kies ekzisto vi eĉ ne povas formi al vi ideon, kaj kiujn mi tute ne povas klarigi.

Mi ne memoras plu, kiom da tagoj mi restis en la domo de la doktoro, sed fine en tre stranga maniero min trafis granda malfeliĉo, pro kiu mi ne havis plu belan dormejon por dormi, nek manĝejon por manĝi. Mi troviĝis en tute nekonata parto de la granda urbo Saidumo kaj en tiaj strangaj cirkonstancoj, pri kiuj neniu el vi iam aŭdis kaj kiujn vi eĉ rigardos neeblaj.

La doktoro havis filon samaĝan kiel mi kaj krom tio similan al mi.

Li estis studento de la urba universitato. Vespere li plej ofte estis hejme kaj tiam pasigis longan tempon en sia studoĉambro.

Kelkajn tagojn post mia veno en la domon de la doktoro haltis aŭto antaŭ la domo; eliris viro kaj sonorigis. La servisto, kiu ordinare malfermas la pordon, estis tre okupita en la manĝoĉambro; tial li petis min, iri al la pordo por rigardi, kiu sonorigis. Ĝuste en tiu momento mi vidis la filon de la doktoro, kiu ĵus venis hejmen kaj iris al sia ĉambro.

Mi malfermis kaj flanke de la pordo ekstere en la mallumo mi vidis viron; li diris al mi, ke en la aŭto sidas fraŭlino, kiu deziras tuj paroli kun mi.

Tio ŝajnis al mi tre stranga, ĉar neniam mi konatiĝis kun fraŭlinoj de la urboj. Mi vidis kelkajn dum la parolado en la universitato, kiuj kelkfoje ridetis al mi, kio ŝajnis al mi iom stranga. Mi pensis, ke eble unu el tiuj volas paroli kun mi, kaj mi tuj iris al la aŭto, kies flankpordeto malfermiĝis. Vere mi vidis fraŭline vestitan personon. Sed antaŭ ol ŝi diris eĉ unu vorton, la viro, kiu sekvis min al la aŭto, puŝegis min internen,