Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/60

Ĉi tiu paĝo estis validigita

kiam oni sonorigis. Mi estas Unu-kvar-du —, respondis mi.

Unu el la viroj laŭte ridis; alia sputis sur la plankon, dirante „diablo!!” kio estas tre malbela vorto, kaj mi nun ne povas klarigi ĝian signifon; la tria viro demandis:

— Do vi ne estas la filo? — Li rigardis la aliajn kaj poste daŭrigis:

— Via nomo ne interesas nin, se vi ne estas la filo!

La dua viro tiam diris: — Ni maltrafis! Ĉu Petro estas tia stultulo, ke li eĉ ne vidis, ke ĉi tiu bubo ne estas la filo de la doktoro?… Kion fari nun?

Alia viro respondis:

— Tuj forkonduki lin kaj kiel eble plej proksime de la urbo ĵeti lin sur la vojon… poste li faru, kion li volos. Feliĉe, ke estas tiel mallume, ke li ne rekonos ĉi tiun domon.

Post mallonga tempo mi ree sidis en la aŭto. Unu el la viroj denove minacis per sia revolvero kaj la aŭto rapidis antaŭen, mi tute ne sciis, en kiu direkto. Fine oni haltis, la viro kun la revolvero malfermis la pordeton, puŝis min eksteren, tirfermis la pordeton, kaj baldaŭ la veturilo estis for.

Jen mi staris sur longa, malluma vojo. Mi vidis ankoraŭ la lanternon de la forrapidanta aŭto, sed subite ĝi turniĝis flanken kaj malaperis. Ree mi pensis pri mia insulo kaj ree mi bedaŭris mian foriron kun sento de forta elreviĝo post grandaj esperoj. Mi demandis al mi: Ĉu mi estas en tiel nomata civilizita lando? Kio do estas civilizacio?… Ĉu ĝi estas lando kun veturiloj, el kiuj oni ĵetas ensidantojn sur la vojon por ne atenti plu pri ili? Ĉu en civilizita lando loĝas homoj, kiuj diras: „diablo”? Ĉu tie loĝas viroj, kiuj kondutas tiel strange al fremduloj, ke neniu povas klarigi tion? Kie mi estas nun? — Farante tiun lastan demandon, mi regardis ĉirkaŭen, sed nenie estis iu, kiu povus respondi. Malluma ĉirkaŭaĵo, kun kelkaj arboj kaj konturoj de konstruaĵoj. Tuj apud mi ĉe mia flanko estis speco de barilo. Mi iris al ĝi, palpis ĝin, kaj rimarkis, ke ĝi ne estis