Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/63

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝis nun nekonata, same kiel la enloĝantoj, kiuj ĉiuj estas blinduloj.

— Blinduloj? — ekkriis la viro, kaj subite unu el la knaboj iris al ŝranko, kaj elprenis gazeton.

— Ho, mi scias; mi legis pri tio en nia gazeto. Jen… rigardu mem!!

Li malfaldis la gazeton kaj montris bildon, sur kiu staris aeroplano kaj multe da homoj, inter kiuj miaj du fratoj kaj mi en mia insula kostumo.

— Ĉu tiu estas vi? — demandis la viro, montrante la gazeton.

— Tiu estas mi en mia insula kostumo, kiu nun pendas en la vestoŝranko de la doktoro.

— Kiel nomiĝas tiu doktoro?

— La viro en la domo, kie haltis la aŭto, nomis lin doktoro Hartman.

— Diru do…, kiel vi venis ĉi tien en tiu aŭto, kaj kio al vi okazis? — demandis la viro.

Mi rakontis ĉion. La viro atente aŭskultis kaj kiam mi fine eksilentis, li ekkriis:

— Nun mi komprenas: oni forrabis vin!

— Forrabis?… Kio estis tio?

— Vi eĉ ne scias tion?? — Nu, oni intencis preni la filon de tiu doktoro, sed vidante, ke ili maltrafis, ili postlasis vin sur la vojo.

Li nun pripensis momenton kaj poste diris:

— Estos plej bone, ke vi restu ĉi tie dum la nokto; morgaŭ mi per mia aŭto veturos kun vi al la doktoro, pri kies adreso mi telefone informiĝos… Kia felicô, ke ili maltrafis!!!… Kiel ĝojos la doktoro!!… Imagu, ke ili ne maltrafus kaj ke lia filo nun estus en la povo de tiuj rabistoj!!

— Sed, kio do estas rabisto? — demandis mi.

La viro klarigis tion al mi, dirante, ke kelkaj krimuloj en Inferio ruze ŝtelas infanojn aŭ plenkreskulojn por akiri monon