Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/65

Ĉi tiu paĝo estis validigita

dolarojn. Kun tiu mono en la poŝo mi forlasis lian domon, kun la promeso reveni post kvar kaj duono da jaroj. Li tiam kun mi kaj miaj fratoj reiros al nia insulo. Mi jam iom konatiĝis kun la urbo Saidumo, kaj ĉar mi volis vidi aliajn urbojn kaj fari vojaĝon tra Inferio, mi decidis iri al Delimono kaj resti tie por kelkaj monatoj. Mi faris tiun vojaĝon vagonare aŭ aeroplane, sed per belega aŭtobuso, nomata „Leporhundo”. La vojaĝo, kiu daŭris du tagojn kaj noktojn, montris al mi, kiel aspektas la lando; kaj ĝi estas belega, ĉar preskaŭ senescepte mi veturis tra belaj regionoj, tra montoj kaj valoj, sur larĝa belega ebena vojo, kiu kiel rubando sterniĝas tra la tuta Nord-Inferio. Flanke de tiu vojo kuŝas grandaj urboj kaj ĉarmaj vilaĝoj aŭ domaretoj, arbaroj, terkulturejoj. La aŭtobuso haltis post ĉiu tria aŭ kvara horo antaŭ hoteloj aŭ manĝodomoj, kaj mi tre amuzis min, sed la kunvojaĝantoj parolis malmulte kaj ŝajnis mutuloj. Tamen inter ili estis agrable, amike aspektanta juna viro, kun kiu mi jam konatiĝis ĉe la komenco de la vojaĝo. Li sidis ĉe mia flanko kaj aŭdante, ke oni multe skribis pri mi en la ĵurnaloj, li iĝis tre scivola pri ĉio, koncerne al mia insulo. Kiel eble plej bone mi rakontis al li ĉion kaj ankaŭ, kiel oni forrabis min, kredante, ke mi estas la filo de riĉa doktoro, por kies elaĉeto ili postulis centmil dolarojn, kiujn kompreneble ili neniam ricevis. Ankaŭ mi rakontis, ke la doktoro, kiel signon de sia ĝojo pro la maltrafo de la rabistoj, donacis al mi mil dolarojn, per kiuj mi nun faras mian vojaĝon. Li demandis:

— Vi do ne kunportas tiun tuton monsumon?

Mi respondis, ke vere mi tion faras; li diris, ke tio estas tre danĝera pro la atakoj kontraŭ promenantaj kaj veturantaj personoj. Mi demandis, kio tio estas, kaj li klarigis, ke ofte krimuloj haltigas personon aŭ veturilon kaj forprenas lian tutan monon, kaj ke ili mortpafas tiujn, kiuj rifuzas transdoni sian monon, kaj al…

Ĉi tie la ĉefo ree interrompis la parolanton kaj indigne diris: