Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/66

Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Iom post iom mi iĝas certa, ke en tiu civilizita lando vivas ne nur rabistoj sed multaj alispecaj malbonaj homoj.

Sendube tiuj krimuloj estas ankaŭ atakataj de infekta malsano; mi tre ĝojas, ke tiu malsano ankoraŭ neniam regis en nia insulo, kaj la misteraj potenculoj, kiuj ĝis nun protektis nin, ĉiam estonte protektu kaj ŝirmu nin kontraŭ ĝi; ĉar la malicaj misteraj potenculoj, la ventego kaj alispecaj veteroj jam tro multe nin ĝenas kaj turmentas… Nia frato nun daŭrigu.

Ĉi tiu rakontis plu:

— Estas vere, ke vivas multaj malbonaj homoj tie en Inferio, sed la plej multaj en ili iĝis krimuloj pro senlaboreco kaj malriĉeco…

— Kio do estas tiuj novaj turmentiloj? — demandis la ĉefo.

Unu-kvar-du klarigis tion, sed la klarigo havis malbonan efikon ĉe la ĉefo, kaj ankoraŭ pli indigne ol antaŭe li diris:

— Mi estas certa, ke tiu civilizita lando spite al ĉiuj agrablaĵoj ne estas sopirinda lando por loĝi; mi pli volonte vivas ĉi tie ol tie, kie por multaj homoj eĉ ne ekzistas la ebleco labori, kaj por povi aĉeti manĝajon;… nun daŭrigu!

Unu-kvar-du parolis pli:

— Eble nia ĉefo pravas, tamen escepte de la malbonaj kutimoj en Inferio, mi en la lasta tempo tre volonte loĝis tie kaj ne volus interŝanĝi ĝin kontraŭ ĉi tiu insulo…

La ĉefo subite diris:

— Per tio mia frato pruvas, ke ankaŭ lin atakis iu mistera infekta malsano.

Unu-kvar-du rigardante la ĉeestantajn milionulojn de Inferio, ridetis al ili kaj la milionuloj levis la ŝultrojn kaj donis signon al Unu-kvar-du, ke li daŭrigu, kaj ĉi tiu parolis plu:

— Nia ĉefo estas tre saĝa kaj eble ree pravas, sed mi devas kontraŭparoli lin iomete kaj diri, ke li estas saĝa nur pri aferoj rilatantaj lian insulon; pri Inferio kaj ties civilizacio li komprenas kaj povos kompreni nenion; por povi tion, estas necese, ke oni