ANTAŬPAROLO.
Inferio estas mondparto, kuŝanta nenia kaj ĉie. Ĝi havas vastajn urbojn kun admirinde belaj domoj, loĝataj de nur kelkaj milionuloj, kiuj de la naskiĝo ĝis la morto sin banas en pereiga lukso.
Inferio kontraŭe havas multajn domaĉojn kun arego da mizeruloj, el kiuj kelkaj konstante devas almozpeti aŭ ŝteli pro manko de honesta laboro, dum la aliaj sklave laboradas por ne morti de malsato.
Grandaj kontrastoj renkontiĝas en Inferio; en ĝiaj urboj etendiĝas paradize aspektantaj parkoj kun statuoj de jam longe mortintaj artistoj kaj herooj, aŭ famaj regintoj; tie serpentas ebenaj vojetoj kun ripoz-benkoj por promenantoj, sed ilin uzas ne la milionuloj, kiuj mem posedas parkojn ĉirkaŭ siaj vilaoj, sed nur kelkaj scivolemaj alilandaj vojaĝantoj, kiuj admiras kaj laŭdas ilin; kaj… senokupaj enlandanoj: ne por admiri kaj laŭdi, sed por pripensi sian mizeron, aŭ por tie sur soleca benko pasigi la nokton pro manko de propra hejmo kaj lito…
En Inferio regas ŝovinismo anstataŭ amo al la tuta homaro; tie kontraŭ aliaj mondpartoj aŭ landoj oni konkuras pri fabrikado de kanonoj, militaj ŝipoj, militaj flugmaŝinoj kaj sufokaj gasoj; tie staras miloj da vastaj kazernoj por centmiloj da soldatoj, anstataŭ sanatorioj senpage uzataj de ĉiu, kiu ne povas pagi sian flegadon.
En Inferio oni ĉiam parolas pri mondpaco kaj amikeco al ĉiuj homoj, sed spite tion, oni pli kaj pli devige instruas al granda parto de sia popolo la armiĝon, por eventuale — sen propra kulpo! — militi kontraŭ alia mondparto aŭ lando, kiu siaflanke same laŭte, same energie parolis pri paco kaj reciproka amikeco.
En Inferio regas Civilizacio: Politiko, Diplomatio.
La Civilizacio devus ekzili la krudan barbarismon, sed, ho ve!… ĝi kontraŭe grandskale ĝin enkondukis.
Pri Inferio, ĝia Civilizacio kaj multaj aliaj aferoj temas ĉi tiu rakonto.
La verkinto.