Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/97

Ĉi tiu paĝo estis validigita

trovis la paroladon, kiun li ĵus aŭdis. Nun Unu-kvar-du rigardis la aliajn insulanojn; kelkaj flustris inter si, sed la parolinto ne povis aŭdi, kion ili flustris.

Poste Unu-kvar-du rigardis siajn kunvojaĝintojn. Unu-sep-du rapide ion diris al Sola-lasta-unu, kaj Unu-kvar-du aŭdis nur la vortojn:

— Mi… as iom pli amuze…

La piloto diris nenion, la fotografisto signis al la doktoro, ke ĉi tiu parolu, kaj la doktoro diris:

— En la nomo de ĉiuj ĉeestantoj mi dankas Eduardon pro liaj paroloj, kaj mi estas certa, ke ili multe impresis liajn samgentanojn, kiuj nun sen ia dubo ricevis ĝustan aŭ sufiĉe bonan ideon pri nia lando kaj ĝia civilizado. Ni nun atendas la decidon de la ĉefo rilate al tio, ĉu Eduardo aŭ Unu-kvar-du restu sur la insulo kun siaj du civilizitaj fratoj, aŭ ke ili reiru kun ni al Inferio. Post du aŭ tri jaroj ili estos lernintaj sufiĉe, por ricevi ŝtatan oficon. Se ili reiros kun ni, ili certe sukcesos en tio, ĉar mi havas bonajn amikojn ĉe la registaro, kiuj povos zorgi pri tio.

Mi nun finas, esprimante mian deziron, ke Petro aŭ Unu-sep-du, kaj Karlo aŭ Sola-lasta-unu morgaŭ kaj postmorgaŭ amuzu vin per siaj aventuroj, kiuj estos pli gajaj ol tiuj de ilia frato Unu-kvar-du…

Petro volis daŭrigi, sed apenaŭ li diris tri vortojn, la ĉefo lin interrompis jene:

— Nia frato Unu-kvar-du longe parolis kaj li rakontis al ni multajn aventurojn, kiujn li mem spertis en la civilizita Inferio. Liaj paroloj montris, ke li multe lernis, ĉar li uzis tiom da vortoj, kiuj estas strangaj al nia insula lingvo, ke ofte estis al mi kaj tial ankaŭ al la aliaj insulanoj malfacile ĉion kompreni, kion li diris. Mi nun ne volas peti klarigon pri ĉiuj tiuj fremdaj kaj strangaj vortoj, ĉar estas jam tre malfrue. Mi tamen komprenis sufiĉon kaj precipe mi komprenis, ke la vortoj ŝtelrompo kaj aliaj samspecaj kunkreskas kun la civilizeco. Ankaŭ mi bone