Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/40

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

preskaŭ ŝtoniĝis pro teruro. Sed kredante ke tiu brako estas nur infano de lia imago, li baldaŭ rekvietiĝis, ne atentis ĝin plu kaj jam levis la kaldronon por elverŝi la akvon en la sakon. Subite la vila mano ŝoviĝis pluen, kaptis la kaldronon kaj tirante ĝin el la mano de la muelisto, ĵetis ĝin supren tiel alten ke ĝi trafis la plafonon[1] de l’teretaĝo[2] de la muelejo. Kiam ĝi estas refalinta teren, flanke de la muelisto, la vila mano refoje retiriĝis, reŝoviĝis returnen trans la ŝultron de la ŝtelisto kaj malaperis en la mallumon. La muelisto tremis per la tuta korpo, sed returnante sin por vidi, kiu tiel subite estis interrompinta lian agadon, li vidis nenion. La vila mano estis for kaj la kaldrono kuŝis dispecigita en mil pecetojn sur la planko. Granda teruro kaptis la mueliston, li forkuris el sia muelejo kaj sin turnante al sia Kreinto, li petis pardonon, promesante kaj ĵurante neniam plu ŝteli la grenon, kiun aliaj homoj plenfide metis sub lian zorgon. De post tiu tempo li estiĝis honesta, fidinda viro, kaj la fantomon, la vilan manon li vidis neniam plu.

Ĉiuj aŭskultis kun streĉita atento, sed plej atente la muelisto, kaj Peĉjo finis kviete:

— Jen la historio pri „la vila mano”, pri kiu vi neniam aŭdis. Juĝu ĉu ekzistas fantomoj aŭ ne!

— Sed tio estas nur fabelo, — diris la buĉisto, ĉar unue, neniu muelisto ŝtelas, due…

— La vila mano, ekzistas — interrompis lin Peĉjo.

— Mi certigas al vi ke ĝi ekzistas, sed nur al malbonaj homoj ĝi sin montras kaj feliĉe al tiu, kiu neniam ĝin vidis aŭ vidos. Ne gravas, ĉu ĝi estas fantomo, spirito aŭ io alia; ĝi ekzistas kaj ekzistos tiel longe, kiel la homoj ekzistas.

Erasmus kapjesis, ĉar li komprenis la signifon de la rakonto sed li silentis.

— Sed… ĉu tiu mano nur ŝoviĝas trans la ŝultrojn de muelistoj? — demandis unu el la societo.

— Peĉjo parolis speciale pri muelisto… Ĉu vi ne ofendiĝis, Bursma?

— Bursma ja estas honesta viro, — diris la buĉisto, moke rigardante la mueliston, kial do li sentis ofendon? La proverbo

instruas nun: kiu sentas jukon, tiu sin gratu… Sed tian jukon

  1. lokokupilo
  2. lokokupilo