Paĝo:Bulthuis - La Vila Mano, 1928.pdf/72

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Demandu al Klaj, eble li konsentos.

— Ĉu vi, Klaj?

— Mia edzino fariĝus tro malbonhumora.

— Ĉu vi, Polman?

— Mi eĉ ne pensas pri tio akcepti lin.

— Ĉu vi, Erasmus?

— Imagu ke mi revenus hejmen kun fremda infano, mia edzino forpelus nin ambaŭ.

— Sekve vi ne kuraĝas! — diris Bursma.

— Ĉu vi kuraĝas? — demandis la poeto.

— Mi volus kaj kuraĝus se Paŭl estus Paŭlino. Mi havas jam tiom da knaboj ke Paŭl estus malbonveninto.

— Ĉu vi, Blomsma?

— Mi ne havas infanojn…, ne kutimiĝis al ili, nek mia edzino.

— Vi akceptos lin, ĉu ne vere? — sin turnis la drinkejestro al Kamen, kiu ĉi tiun fojon komprenis la demandon.

— Diru „ĝuste!” ekkriis Erasmus. — Sed Kamen ne diris „ĝuste”, sed:

— Portu lin al lia patro, al Alings.

— Mi jam komprenas ke neniu propravole akceptos lin, diris Peĉjo, sed mi promesis al la profesoro ke iu el ni lin akceptos… Kion fari?

Neniu respondis. Peĉjo rajdigante la knabon sur sia genuo, fine diris: — Ni lotu!

Refoje la vizitantoj rigardis sin reciproke kaj post kelka tempo Ritsma diris:

— Ni akceptos kun unu kondiĉo, nome ke la feliĉa gajninto rajtas transdoni la knabon al iu alia en la vilaĝo, kiu kompreneble ankaŭ ricevos la ĉiumonatan monsumon, ĉar tiu sumo sufiĉas, kaj multaj vilaĝanoj volonte akceptos la knabon sub tia bona pago.

Neniu kontraŭstaris, pensante ke la adoptado[1] estos nur provizora.

— Tia fremda anaso ankoraŭ neniam antaŭe estis forlotita, — diris Peĉjo, daŭre rajdigante sur sia genuo la forlototan knabon. Ĉi

tiu ŝajnis esti kontenta pri la sorto, kiun la ĵetkubetoj destinos[2]

  1. Lokokumilo.
  2. Lokokumilo.