Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/100

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

poste turnis sin denove al la Gliro kaj ripetis la demandon:

"Pro kio ili loĝis en la putfundo?"

Jam la duan fojon la Gliro bezonis duminutan konsideradon; fine li diris: "La puto estis melasa puto."

"Neeble, ne ekzistas tiaĵo," Alicio komencis tre indigne. Sed la Ĉapelisto kaj la Martleporo ambaŭ sible admonis ŝin per Ŝ—! Ŝ—! kaj la Gliro mem per ofendita voĉo minacis ŝin, dirante:

"Se vi ne kapablas konduti ĝentile, vi devas mem fini la fabelon."

"Ho, volu daŭrigi, mi petegas," Alicio ekkriis. "Mi ne ree interrompos vin; eble ekzistas unu."

"Vi kredas ke nur unu?" la Gliro indigne ekkriis. Tamen li konsentis daŭrigi.

"Do, tiuj tri fratinetoj—ili ja lernis la desegnarton—"

"Kion ili desegnis?" diris Alicio, jam forgesinte sian promeson.

Ĉi tiun fojon eĉ ne unu momenton la Gliro konsideris.

"Melason," li diris.

—"Mi bezonas puran tason," interrompis la Ĉapelisto. "Ni ĉiuj movu nin maldekstren je unu sidloko."

Li movis sin laŭ la diro; lin sekvis la Gliro,