Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/101

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la Martleporo translokigis sin en la seĝon de la Gliro. Alicio, ne tre volonte, prenis la antaŭan lokon de la Martleporo. El la ŝanĝoj ja profitis nur la Ĉapelisto, kaj ĉar la Martleporo ĵus antaŭ la translokiĝo renversis la laktokruĉon en sian teleron, Alicio certe malprofitis.—

Ĉar ŝi ne volis reofendi la Gliron, ŝi komencis tre singarde:

"Mi ne komprenas. De kie ili desegnis[1] la melason?"

"Oni povas ĉerpi[2] akvon el akvoputo," la Ĉapelisto klarigis, "do egalfacile estas ĉerpi (t.e. desegni) melason el melasoputo, ĉu ne? vi malklera bubineto?"

Alicio pro lia malĝentileco tute ne atentis la Ĉapeliston: al la Gliro ŝi diris:—

"Sed ili ja vivis en la puto."

"Vivis en la puto? Certege! Sed vi, vi sen la puto ja malsukcesus desegni la melason el ĝi!" La Gliro, dirante tion, tre longigis la vokalojn, kaj iom kunligis apartajn vortojn laŭ la parolmaniero de kelkaj angloj kiuj eklernis la lingvon en tre malmoderna epoko.

Alicio tiel konfuziĝis per tiu respondo ke, dum kelka tempo, ŝi

lasis al la Gliro seninterrompe daŭrigi la rakonton.

  1. La sama angla vorto "draw" havas la signifojn "desegni" kaj "ĉerpi."
  2. La sama angla vorto "draw" havas la signifojn "desegni" kaj "ĉerpi."