Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/107

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sep pasie deĵetis sian broson, kaj komencis. "Nu, el ĉiuj maljustaj aferoj—"

Sed en tiu momento li okaze ekvidis Alicion, kiu staras apude observante ilin. Li rapide subigis lian koleron, la aliaj ĉirkaŭrigardis serĉante la kaŭzon de lia ekhalto, kaj ĉiuj humile salutis ŝin.

"Ĉu vi afable volus diri al mi," Alicio demandis iom timeme, "kial vi kolorigas tiujn rozojn?"

Kvin kaj Sep diris nenion, sed direktis la rigardojn sur Du, kiu per tre mallaŭta voĉo komencis: "Nu, Fraŭlino, la fakto estas ke jena arbo devis esti ruĝroza, kaj ni erare plantis blankrozan. Se la Damo eltrovus tion, ŝi ja ekzekutigus nin ĉiujn. Sekve, ni nun klopodas laŭeble por ke, antaŭ ol ŝi alvenos,—"

En tiu momento Kvin, kiu kun zorgplena vizaĝo konstante rigardadis trans la ĝardenon, ekkriis; "Jen la Damo, jen la Damo!"

La tri ĝardenistoj tuj ĵetis sin teren kaj kuŝis sur la ventroj. Alicio ekaŭdis la sonojn de multaj piedpaŝoj, kaj alrigardis. Ŝi sentis fortan ekscitecon kaj fortan deziron vidi la Damon.

Unue marŝis dek soldatoj, kiuj portas trefojn; tiuj soldatoj havis platajn rektangulajn korpformojn—same kiel la tri ĝardenistoj—kun la manoj kaj piedoj apud la kvar anguloj. Sekvis dek korteganoj; tiuj ĉi estis ornamitaj super la