Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/108

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuta korpo per karooj, kaj marŝis duope, kiel ankaŭ la soldatoj. Post la korteganoj sekvis duope la reĝaj infanoj; ili marŝis mano en mano kaj ĝoje saltadis. Post ili sekvis la gastoj; la plimulto el ili estis gereĝoj, kaj inter ili Alicio rimarkis la Blankan Kuniklon. Ĝi parolas rapide kaj eksciteme, kaj ridetas ĉe ĉiu diro de la aliaj. Post la gastoj solene marŝis la Kera Lakeo, kiu portas sur velura kuseno la reĝan kronon; kaj en la fino de ĉi tiu majesta procesio jen la REĜO kaj DAMO KERAJ!

Alicio iom dubis ĉu ŝi ni devas—same kiel la tri ĝardenistoj—kuŝi horizontale sur la ventro. Sed ŝi ne povis memori ke ekzistas tia regulo pri procesioj "kaj krome," pensis ŝi, "por kio utilus la procesioj, se la ĉeestantoj devus kuŝi sur la ventro, kaj sekve ne povus vidi ilin?"

Do, ŝi staris serene, kaj atendis.

Kiam la eminentuloj alvenis apud Alicion, ĉiuj haltis kaj rigardis ŝin.

La Damo, turnante sin al la Lakeo, demandis severe: "Kiu ŝi estas?"

La Lakeo nur klinis sin riverence kaj ridetis.

"Vi idioto!" diris la Damo, kaj skuis malpacience la kapon. Poste ŝi turnis sin rekte al Alicio, dirante: "Kiel oni nomas vin, infano?"

"Mia nomo estas Alicio, se plaĉas al via