Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/110

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

piedojn, kaj komencis klinsaluti la Reĝon, la Damon, la reĝajn infanojn, k.c.

"Ĉesu tion," kriegis la Damo, "vi donas al mi la kapturniĝon!" Ekvidante la rozarbon, ŝi daŭrigis: "Kion ajn vi tie ĉi faris?"

"Se plaĉas al via Dama Moŝtino," diris Du per tre humila voĉo, starigante sin sur unu genuo: "Ni estas penintaj—"

"Mi komprenas," diris la Damo, kiu intertempe estis apude rigardinta la pentritajn rozojn: "Oni senkapigu ilin!"

La procesio marŝis for, escepte nur tri soldatojn, kiuj restis por ekzekuti la malfeliĉajn ĝardenistojn. Tiuj ĉi kuris al Alicio por ke ŝi protektu ilin.

"Mi ne permesos al ili ekzekuti vin," diris Alicio, kaj ŝi tuj kaŝmetis ilin en grandan florpoton, kiu staris apude. La tri soldatoj, ĉirkaŭvagadinte kelkajn minutojn por serĉi ilin, fine marŝis for por rekuniĝi kun la ceteraj.

"Ĉu iliaj kapoj estas jam for de la ŝultroj?" ekkriis la Damo, revidante ilin.

"Iliaj kapoj jam estas for" laŭte kriis la soldatoj "se plaĉas al via Dama Moŝtino."

"Bone," diris la Damo.—"Ĉu vi povas kroketludi?"

La soldatoj ne respondis, sed rigardis Alicion, ĉar por ŝi la Damo evidente intencis la lastan demandon.