Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/112

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oni tuj komencis ĉirkaŭkuri en ĉiu direkto, kaj pro la klopodoj ĉeiĝi, faligis sin reciproke. Tamen en la fino (post kelke da minutoj) ĉiuj trovis la proprajn lokojn, kaj la ludo komenciĝis. Neniam en la tuta vivo Alicio vidis tian strangan kroketludejon. Ĉie sur la grundo alterniĝis paralelaj ondlinioj; anstataŭ lignopilkoj oni uzis erinacojn; por frapi ilin, anstataŭ la ordinara lignomartelaĵo, oni havis vivantan fenikopteron; kaj la arkojn oni anstataŭis per soldatoj, kiuj devis kurbigi sin kaj staradi senmove sur la manoj kaj piedoj egale.

Por Alicio la ĉefa malfacilo estis la malfacilo elregi la fenikopteron. Prosperis al ŝi komforte formeti la korpon sub sia brako kun la kruroj pendantaj post ŝi. Sed plej ofte kiam ŝi jam bone rektigis la kolon, kaj estis preta frapi per ĝia kapo la erinacon, ĝi persistis ĉirkaŭtordi sin kaj rigardi en ŝian vizaĝon kun ridinde konfuzita mieno. Ĉe ĉiu revido de tiu konfuzita birdvizaĝo ŝi ne povis ne ekridegi; ankaŭ, kiam ŝi sukcesis malsuprenigi la kapon, kaj denove volis fari la frapon, jen la erinaco, malvolvinte sin dum ŝi penis mastrumi la birdon, jam rampas for. Krom ĉio ĉi, en la direkto kien ŝi volas frapsendi la erinacon, plej ofte malhelpis la tre onda grundsurfaco; kaj fine la arkoj ofte rektigis sin kaj marŝis for por alparoli aliajn arkojn. Alicio baldaŭ konvinkiĝis ke la kroket-