Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/114

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensis ŝi, "ĝis la oreloj aperos, aŭ almenaŭ unu el ili."

Post unu minuto jam aperis la tuta kapo. Alicio demetis sian fenikopteron, kaj komencis doni plenan raporton pri la ludado, ĝojante, ke nun ŝi havas atentan aŭskultanton. La Kato ŝajne opiniis, ke jam estas videbla sufiĉe da lia korpo, kaj li aperigis nenion plu.

"Laŭ mi, oni ludas tre maljuste," diris Alicio per iom plenda voĉo, "kaj ĉiuj tiel laŭte malpacas, ke mi ne povas aŭdi mian propran voĉon; oni ne havas definitivajn regulojn, aŭ se ekzistas tiaj, oni ne atentas ilin. Ankaŭ vi ne povas imagi kiel konfuzige estas ke ĉiuj ludiloj—pilkoj, arkoj, k.t.p. estas vivaj. Ekzemple, jen la arko kiun mi devas celi promenas ĉe la alia bordo de la ludejo; kaj ĵus kiam mi volis martelumi la pilkon de la Damo, ĝi forkuris de la mia!"

"Ĉu vi trovas la Damon agrabla?" diris la Kato per mallaŭta voĉo.

"Tute ne," respondis Alicio. "Ŝi ja estas tiel ekstreme—"

En tiu momento ŝi rimarkis ke la Damo staras malantaŭ ŝi kaj aŭskultas, do ŝi daŭrigis: "—lerta kaj trafema, ke neniu alia havas eĉ la plej malgrandan venkŝancon."

La Damo ridetis afable kaj preterpasis!

"Kiun ajn vi alparolas?" diris la Reĝo,