Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/115

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alvenante antaŭ Alicion, kaj rigardante el larĝe malfermitaj okuloj la Katkapon.

"Unu mian amikon," Alicio ĝentile respondis. "Permesu ke mi prezentu al vi—la Ĉeŝŝa Katon."

"Mi tute ne aprobas ĝian aspekton," diris la Reĝo, "tamen se al ĝi plaĉos, mi permesos al ĝi kisi mian manon."

"Tio ne plaĉas," diris la Kato.

La Reĝo metis sian reĝan korpon por protekto malantaŭ Alicion.

"Vi ne insultu," diris li el tiu rifuĝejo, "kaj—ne rigardu min."

"La Kato ja rajtas rigardi vin,"[1] diris Alicio. "Tion mi certe legis en iu libro kvankam mi ne povas rememori la titolon."

"Tamen ĝi devas esti formovita," diris la Reĝo fortemfaze. Kaj alvokinte la Damon, kiu en tiu momento preterpasas, "Mi tre volas," diris li, "ke vi, karulino, formovigu tiun katon."

Por forigi ĉiujn malagrablaĵojn, ĉu gravaj, ĉu trivialaj, la Damo ja havis ĉiam la saman rimedon. "Senkapigu ĝin," ŝi diris, eĉ ne turnante la kapon por rigardi.

"Do, mi venigos mem la ekzekutiston," diris la Reĝo, kaj tiucele li tuj rapidis for.

En tiu momento Alicio ekaŭdis la voĉon de la Damo, kiu malproksime

kriegas furioze.

  1. "Eĉ Kato rajtas rigardi Reĝon" estas angla popoldiro.