Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/116

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jam tri ludantojn la Damo mortkondamnis nur pro neĉeesto en siaj vicoj. La ludado fariĝis tiel miksita, ke Alicio neniel povis certiĝi kiam ŝi havas la vicon. Do, ŝi prudente decidiĝis reiri por eltrovi, se eble, la nunan staton de la ludo, kaj serĉi sian erinacon. Sian erinacon ŝi trovis batalanta kontraŭ alia erinaco. Jen tre oportuna momento por martelumi ilin unu per alia, sed unu cirkonstanco malhelpis; ŝia fenikoptero forestis en alia parto de la ĝardeno, kie (laŭ la informo de ŝiaj okuloj) ĝi klopodadas per tre mallertaj flugpenoj levi sin sur arbon.

Ŝi rekaptis la fenikopteron kaj reportis al sia ludloko; sed la batalo jam finiĝis kaj neniu el la erinacoj restis videbla.

"Tio tamen ne estas tre grava," pensis Alicio, "ĉar ankaŭ malaperis ĉiuj arkoj." Do, pakinte la fenikopteron sub la brako, por ke ĝi ne ree foriĝu, ŝi reiris al la Kato, en la espero iom pli babiladi kun ĝi.

Ĉirkaŭ la Kato la gastoj grandamase kolektiĝis, kaj forta disputado okazas inter la ekzekutisto kaj la gereĝoj. Ĉiuj ĉi parolas samtempe; la ceteraj silente ĉirkaŭstaras, kaj ekscitite aŭskultas.

Tuj kiam Alicio aperis, ĉiuj disputantoj alvokis ŝin por decidi la aferon.

Sed ĉar ĉiuj parolis samtempe, estis por ŝi tre malfacile bone aŭdi la diratajn vortojn.