Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/124

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Tamen ne ĝenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."

"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace ĉion, kion mi diris ĝis nun."

"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne ŝatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion ŝi ne kuraĝis diri laŭte.

"Ĉu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la ŝultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.

"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, ĉar ŝi komencis senti sin ĝenata.

"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M—"

Sed en tiu momento Alicio forte surpriziĝis, ĉar eĉ en la komenco de tiu tre ŝatata vorto, la dukina voĉo ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la ŝia, forte tremis. Jen, rekte kontraŭ ili, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Ŝi sulkigas fulmotondre la brovojn.

"Estas bela tago, via Dama Moŝtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta voĉo.

"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis ŝin, piedfrapante la grundon, "aŭ