Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/125

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi aŭ via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"

La Dukino elektis, kaj—malaperis!

"Ni daŭrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi eĉ unu vorton, per malvolantaj paŝoj sekvis ŝin al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidiĝis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke eĉ unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto—la vivon. Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne ĉesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj ĉiumomente kriegis "Senkapigu lin," aŭ "Senkapigu ŝin." La soldatoj devis gardi la ĉiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro eĉ ne unu arko; ĉiuj partoprenintoj (krom la Reĝo, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.

La Damo—pro manko da senkapigebla materialo—ĉesis labori, kaj per spireganta voĉo demandis al Alicio:

"Ĉu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"

"Ne," respondis ŝi, "eĉ mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."