Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/136

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—"

—"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.

—"Oni du fojojn antaŭen iras—"

—"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo.

—"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen iras, turniĝas kun la kunulo—"

—"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.

—"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—"

—"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.

—"Kiel eble plej malproksimen en la maron—"

—"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite.

—"Renversas sin en la maro—" dirante tion eĉ la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj.

—"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas.

—"Renaĝas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu mo-