Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/137

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mento li subite mallaŭtigis la voĉon, kaj ambaŭ bestoj kiuj ĵus freneze ĉirkaŭsaltis, ree sidiĝis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.

"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.

"Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi?" demandis la Falsa Kelonio.

"Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio.

"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"

"Ho, vi kantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn."

Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Ambaŭ markis la taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:—


      "Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende ĝemas;
      "Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas!
      Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas,
      Kaj atendas vin sur sablo! Ĉu vi ankaŭ danci volas?
      Vi konsentas, ĉu ne vere? Vi konsentas partopreni?
      Vi konsentas. Ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni.

      Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!
      Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita!"
      "Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme,
      "Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme.
      Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,
      Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni.