Paĝo:Carroll, Le Fanu - La Aventuroj de Alicio en Mirlando, 1910, Kearney.djvu/140

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Pol-ur-as la bot-kaj ŝu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kaŝitan signifon.

"Per kio oni poluras viajn ŝuojn?" demandis la Grifo.

Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaŭ ol respondi:

"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aŭ iu alia nigrigilo."

"Tie ĉi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda voĉo, "oni poluras botojn per blankigilo. Do, vi nun komprenas.")

"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.

"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinaĵojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la danĝero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojn pie diri la veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive ĉion verdan, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiuj niaj gejunuloj estas instinkte verd-iremaj."

"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraŭ pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantaŭen Sinjoro! oni ne bezonas vin.'"

"La Merlangoj ja ĉiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokeno